27.4.06

La ponto

Ĉu iam vi revis vidi filmojn esperante subtekstitajn?

Se la respondo estas Jes, puf, mi havas novaĵon ke (mi pensas) plaĉegos al vi!

Ekzistas multe da retpaĝoj kun esperantaj subtitoloj de konataj filmoj, sed neniu retpaĝo por komune traduki.

Nu, pensante pri tio, ni faris esperantan tradukilon por ĉiuj:

http://laponto.esperanto.org.ar/

Per ĝi oni povas traduki iun ajn filmon de lingvo al esperanto kaj de esperanto al iu ajn alia lingvo. (Al mi vere ne plaĉas multe uzi tri lingvoj... sed La ponto mi pensas ke estas bonega ilo por traduki al esperanto, sen la neceso de traduki poste al alia lingvo)

Alia bona uzo de tiu ĉi ilo estas ke multe oni lernas per ĝi. La uzantoj vidante kiel tradukis alia ulo tiun, kiu ŝli ne sciis kiel traduki, oni lernas multe. (Tiu estas mia vidpunkto bazita en mia sperto)

Nur tio, provu ĝin, plaĉegus al mi legi vian opinion.

Manlibro:
http://esperanto.wikia.com/wiki/La_ponto

La forumo de La Ponto: http://esperanto.org.ar/foros/index.php?c=5

Kaj la retpaĝo: http://laponto.esperanto.org.ar

Kion vi opinias?

Mark

17.4.06

Vivo.

Oni naskas, oni mortas...

Oni vivas.

Oni sentas.

Ĝuo.

Ne serĉu la sencon de ĉi tio, ĉar tio ĉi ne havas ĝin. Sentu la esencon. Estu vi.

Nur estu feliĉa.

Mark

13.4.06

La granda monda teatro

Calderón : "En la vida todo es sueño y los sueños, sueños son"


La granda monda teatro: cxio cxirkaux ni.
Ekde la naskigxo la socio enirigas nin en la teatro (parole, age, pense ecx en la maniero senti).


Aprendí que no se puede dar marcha atrás, que la esencia de la vida es ir hacia adelante. La vida, en realidad, es una calle de sentido único.

Agatha Christie (1891-1976) Novelista inglesa.

Lloramos al nacer porque venimos a este inmenso escenario de dementes.

William Shakespeare (1564-1616) Escritor británico


El cuerpo no es más que un medio de volverse temporalmente visible. Todo nacimiento es una aparición.

Amado Nervo (1870-1919) Poeta, novelista y ensayista mexicano.
Lo menos frecuente en este mundo es vivir. La mayoría de la gente existe, eso es todo.

Oscar Wilde (1854-1900) Dramaturgo y novelista irlandés.


Vivir no es sólo existir, / sino existir y crear, / saber gozar y sufrir / y no dormir sin soñar. / Descansar, es empezar a morir.

Gregorio Marañon (1887-1960) Médico y escritor español.

11.4.06

Manipulado I:Politika

Hodiaŭ, mi mallonge kaj malkomplete analizos kiel politikistoj klopodas konvinki kaj stultigi nin.

Distrado:
  • Aperigo de novaj disputoj rilate al 'nacia identeco', teritoriaj aferoj, festegoj(olimpikaj ludoj, festivaloj...)ktp, kvazaŭ ne ekzistus sufiĉe da senlaboreco, terorismo, malsekureco...
  • En amaskomunikiloj ĉiam paroleblas pri sportoj, klaĉado kaj anekdotoj, sed la gravaj aferoj okupas la malplejmulton. Tuja afero preokupigas pli ol longedaŭra problemaro.(kiel pagi pensiojn, migradoj, poluo, la monda lingvoproblemo...)
  • Serĉi malamikojn ekstere.Ekzemploj Hugo Chavez(Venezuelo) kulpigas Usonon pri ĉio malbona en sia lando. aŭ intere(minoritatoj, malsamideanoj,ktp)
Profiti el emocioj:
  • Venĝo, malamo al eksterulo, rasismo(ankaŭ kontraŭ blankuloj), religiecaj aferoj...Ekzemplo: la prezidento de Irano, kiam parolas pri murdi la israelanojn por havi stratan apogon de amasaĉoj
Edukado de amasoj:
  • la televido kaj radiostacioj estas posedataj de tre malmultaj kompanioj,ligitaj al politikaj interesoj. Ŝtatoj ofte posedas `publikan televidkanalon', pagitaj per ĉiuj por servi al konkretaj interesoj.
  • La ŝtato estras lernejojn kaj elektas la enhavon de la programoj. Tio estas tre granda armilo por krei malkleran socion kaj 're-verki' historion. Jen alia ekzemplo
Malunigo de la socio:
  • Ŝajnigi, ke nur ekzistas du vojoj (dekstrismo/malsekstrismo, liberalismo/komunismo), ke 'se vi ne estas por mi, vi estas por terorismo'. Vivo ne estas tiel simpla.
Uzado de falacoj:
(Mi devus skribi longanliston, sed ne havas tempon)

10.4.06

Lerni E-on

Nu, kiel mi jam diris en alia mesaĝo, la plej bona maniero por lerni Esperanton estis skribi esperantan rakonton. Tion mi pensis ĝis kiam mi konis la babilejon.

Unue, mi rakontos pri kiel mi lernis tajpi rapide:

Antaŭ jaroj, kiam mi komencis en la mondo de la komputiloj kaj kiam mia tajpado estis tro malrapida, mi konis interretan ludon. Ĝi nomiĝas Argentum kaj por ludi oni bezonis tajpi tre rapide. Ekz: Mi estis en loko kaj mi volis diri al iu ion. Se mi ne estus rapide, la alia ulo forirus kaj mi dirus nenion al neniu. Tiel, mi lernis tajpi rapide.

Nu, uzante la saman penson, mi konkludis ke por bonigi mian esperanton, estas bona ideo skribi pensi kaj agi rapide nur en EO.

Sed, kiel fari tion?

Eblo estas voĉe paroli kun aliaj uloj kiuj parolas la esperantan. Sed, multe da homoj ne konas alian ulon kiu scias la esperantan.

La alia eblo, estas babili. Multe babili.

Babilu!

Ĉu vi jam babilas?

Mark

8.4.06

ITV


Ĉu por vi indas tion?

Kion vi pensas pri la afero?

Ĝis.

Mark

7.4.06

Poezio

Dum sep jaroj mi ne povis fari unu paŝon.
Kiam mi iris al la granda kuracisto,
li demandis - kial vi uzas lambastonojn?
Mi diris -Ĉar mi estas paraliza

-Tio ne estas stranga- li diris al mi. Provu paŝi.
Estas tiuj ilaĉoj
kiuj malhelpas vin piediri.
-Iru, kuraĝu, rampu per la kvar kruroj¡

Ridante kiel monstro,
li forprenis miajn belajn lambastonojn,
rompis ilin en mia dorso...
kaj sen ĉesi ridi, ĵetis ilin al fajro.

Mi nun estas kuracita. Mi piediras.
Sanigis min ridego.
Nur, kelkfoje, kiam mi vidas bastonojn,
piediras iom pli malbone dum horoj.


Bertold Brecht (1898-1956)

3.4.06

Mia unua verketo:

Kiam mi komencis lerni esperanton, mi pensis ke la plej bona maniero por instrui min estis skribi kaj skribi.

Nu, mi tion faris, kaj ĉi tio estas la rezulto (Ne ridu :$):

Antaŭ multaj jaroj, kiam la historio estis estanto, tiam vivis belega knabino en malriĉa urbeto.

Ŝi loĝis en la plej malgranda, malkomforta kaj malbela dometo ĉar sia familio ne multe da mono havis.

Ŝi estis treege bela, tro bela.

Pro ĉi tio ŝiaj gepatroj ne permesis ke ŝi hejme eliru.

Ili timis ke iu rabu al sia bela filino.

--------------

Tiel okazis ŝian vivon... Ĉiam sola, malamuze ŝi vivis. Sed... Kiam ŝi atingis 18 jarojn, tiam sian tutan vivon ŝanĝis:

La geavoj de ŝi estis tre malsanaj kaj ŝiaj gepatroj devis iri tie por flegi ilin.

- Du tagoj ni estos fore - Diris la paĉjo al sia filino - Zorgiĝu, ĉi tie vi havas la manĝaĵon. Pro neniel eliru - kaj, kun ĉi tiuj lastaj vortojn ili ekiris.

--------------

La tempon okazis... la gepatroj ne revenis.

Jam okazis 14 tagoj... kaj neniu novaĵo. Ŝi manĝis ĉiun sian manĝaĵon...

--------------

Finante:

Nu, la gepatroj de ŝi mortis dum la veturado, neniu scias bone la kielon.

Ankaŭ la geaboj mortis ĉar neniu flegis ilin.

Ŝi, la bela knabino devis eliri hejme kaj poste, kiam ŝi vidis la veran mondon okazis ke ŝi por manĝi oni prostituiĝis.


Post du jaroj ŝi estis mortigata de envianta virino, kiu ne toleris vidi iun pli bela ol si.

La FINO.

Mark

19.3.06

Muziko en Esperanto

La alian tagon, Fajro, parolis kun mi pri la esperanta muziko. Mi al li diris ke neniam mi aŭskultis esperantan muzikon (Krom la temo "Jen" de "La porkoj").

Li diris al mi ke si enmetis en webjay iom da esperanta kulturo:

http://webjay.org/by/Fajro

Mi lastatempe estis aŭskultanta kaj mi malkovris ĉi tion: La esperanta muziko estas bonega!! :P

Ne ĉiuj, sed, multe de ili plaĉegas al mi.

Ekz: Ĉi tion.

Kion vi pensas pri la Esperanta Muziko?

Ĉu vi konas alian retpaĝon por elŝuti aŭ aŭskulti senpage esperantan muzikon? (eMule-e mi nenion trovis o.O)

Nu, ĝuu ĝin! :)

Mark

16.3.06

grava malsano¡¡

Saluton, karaj legantoj, hodiaŭ mi sentas inspiron skribi, do, mi rakontos pri io kio okazas tre ofte al ĉiu esperantisto , tio havas strangajn sekvojn por nia menso kaj nia konduto. Ĝi temas simple pri La Sindromo de'l Renkontiĝo.
Mi unuafoje aŭdis pri tiu malsano lastan someron en la Hispana Kongreso en Alcalá de Henares. Okazis, ke venis juna virino el Belgio kaj iris tagmanĝi al restoracio kun aliaj kongresanoj, ni multe babilis tie. La junulino ne trovis panon kaj alparolis tre afable al kelnero ''Bonvolu, ĉu vi povus doni al ni panon'' La kelnero rigardis strange, sed iu tuj diris ''el pan'' (kiu signifas''la panon'') kaj la viro komprenis. Iu el la manĝantoj komentis, ke tion kaŭzas 'La sindromo de la renkontiĝo'
Sed tiu ne estis la nura kazo dum la kongreso. Anka
ŭ sperta kaj fama esperantisto, poeto amanto de neologismoj suferis la afekcion. Li demandis esperante al la ĉiĉerorion kio gvidis nin tra la urbo. brrrr, li diris kiam li rimarkis.
Lastan kristnaskon, promenante en madrido kun du esperantistoj ( el Brazilo laj el Madrido) ni eniris vendejon kaj la brazilano a
ĉetis ion, la vendisto demandis...kaj li aŭtomate respondis ''jes''. Por la brazilano, la hispana kaj la esperanta okupis la saman lokon en la cerbon, tre ofta estas tio...

Sed mi ne tute rajtas kritiki
ĉar mi men iam intermiksis la hispanan kaj esperanton, dirante 'Las portugalas tienen algo distinto' (La portugalinoj havas ion malsaman) Tio okazis post reveni el du-taga kongreso en Portugalio, do mi bezonis ankoraŭ tempo por renormaliĝi, kaj reveni al monotona rutino.


15.3.06

3.1415926535...

La eterna nombro, PI.

Mi serĉis pri ĝi en la Vikipedio, kaj inter multe da informo mi trovis ĉi tion:

Kiel memori la unuajn 31 decimalojn de PI?


Cxu vi jam parkere scias ĝin?

Mark

14.3.06

ITV per VLC aŭ aliaj

Multe da homoj demandas al si:

Kiel mi povas fari por vidi la internacian televidon per la VLC aŭ aliaj?

Nu, mi eksplikos al ĉiuj kiel tion oni povas fari per la VLC:

Unue: Oni devas havi instalita la VLC en sia komputilo. (Eniru ĉi tie por elŝuti ĝin se vi vindozon uzas || aŭ ĉi tie por aliaj operaciumoj)

Due: Elŝutu ĉi tion. Poste malkunpremu ĝin en loko kie vi ne forgesos.

Trie: Malfermu la VLCn kaj per ĝi vidu la dosieron.

La internacian televidon oni vidos en sia komputilo sen la neceso de eniri en la retpaĝo.

(La sama metodo funkcias en aliaj vidprogramoj, sed mi nur provis uzanta la VLC)

Ĝis!

Mark

Nova Blogo

Hodiaŭ, kiel preskaŭ ĉiam, mi estis babilanta en la babilejo.

Enua kiel ĉiam, mi diris:

"Hej, ĉu iu volas fari kun mi Esperantan komunan Blogon?"

Nu, finfine, ĉi tio estas la rezulto de nia enueco.

Ĝuu ĝin! :)