27.3.10

Esperantaj literoj en Ubuntu ekde Jaunty

Ekde ubuntu 9.04 (jaunty), eblas uzi Ibus kiel ilo por tajpi la esperantajn literojn.

Por uzi ĝin, simple:

ALT+F2

poste tajpu:

ibus-setup

Aperos demandon, vi klaku JES.

Poste agordon aperos, vi devas iri supre, la dua eblo (Input method)
Tiam aldonu vian preferatan EO-sistemon. (Ekz.: X-Sistemo)
Vi devos suprigi ĝin, por ke ĝi estu la unua elekto.

Komencu uzi ĝin, vi devas klaki:

<super*> + space bar

* = Vindoza litero

Brave! Vi jam havas Ibus ĉe vi : D

Poste vi rimarkos ke ĝi memoras la elektita sistemo por malsamaj fenestroj, kaj pli da bonegajn aferojn.

Ĝis la!

21.12.07

Ion okazos...


7.4.07

Ludi en Esperanto

Ankoraux, la ebleco gxui komputilajn ludojn en nia lingvo estas tre malvasta, tamen ne mankas iniciatoj por tion solvi, kiel ekzemple Battle for wesnoth , ludo kiu aperis en la DVD Esperanto elektronike, eldonita de E@I kiu furoris tra la mondo. En tiu sama disko troveblas versio de la malnovega Maniac Mansion. Ret-pagxo kun multaj malgrandaj ludoj estas: http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html

Antaux jam longa tempo, mi komencis la tradukon de Civilization II, kiu estas unu el la plej klasikaj strategiaj ludoj. Kvankam gi aperis en 1996 ankoraux estas fidela komunumo de ludantoj. Bedauxrinde gxi ne estas libera programo,do, mi ne povas disdoni rekte la ludon. Tamen estas la ebleco kopii la tekstojn kaj anstatauxi la nacilingvajn per la neoficialaj esperantaj en maniero tre simpla. La traduko jam plejparte finigxis, sed de tempo al tempo aldonigxas korektoj kaj gxustigxoj. Bv viziti la pagxon

Jen du ekranfotoj. Klaku por vidi ilin detale.










Alia ideo, pli bona, estas traduki liberan senpagan ludon, kiel c-evo kiu estas simila al la lasta. Mi ekis la tradukon antaux pli ol unu jaro, sed verdire, mi faris tre malmulte pro manko de tempo. Se vi volas, vi povas kunlabori en cxi projekto se vi komprenas la anglan.

Usona esperantisto entreprenis tradukon de alia simila ludo ,
freeciv, kies avantagxoj estas ret-ludkapablo kaj funkciado sur Linukso. Tamen, lastatempe ne estas novajxoj pri la afero.

Do, ni donacu al la esperantaro ne nur bonan amuzilon sed ankaux maniero distre ekzerci la lingvon. Krome, la ludoj ricxigas nian uzon de la lingvo en aliaj fakoj.

20.9.06

Feliĉeco

Mi trovis ĉi tiun artikolon en mia universitata kajero, eblege skribite dum euna klaso.
La feliĉeco...

Ĉu ĝi vere eksistas?

Mi ĉiam min diras: "Se mi tion havus, mi estos tre feliĉa", "Se mi finfinus tion, mi estos feliĉa", ktp...

Sed, kiam mi atingas tion, mi ne vere estas feliĉa, mi serĉas alian aferon... kaj mi kredos ke ĉi tio nova afero feliĉigu min...

Mi pensas ke la feliĉeco estas tio, kion ni povas atingi (klopodante)... Sed kiam ni atingas tion, ni serĉas aliajn aferojn por esti feliĉa. Kaj ĉio denove okazas.

Kvankam ekzistas alia speco de feliĉeco, tiu ne povas esti atingebla, sed ni kreas ke iam ni atingos ĝin.

Ĉu ni estas feliĉaj pro la iluzio de sukcesi kion ni tiom volas... ?

Nu, tio estas mia humila penso... Ĉiuj devas havi diversajn opiniojn pri tio ĉi.
Kion vi pensas?
Mark

29.8.06

Ŝercoj en Esperanto

Iomete da esperantaj ŝercoj trovitaj en guglo:
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: Kial precipe Esperanton, vi ja apenaǔ scipovas la anglan kaj hispanan? – Nu mi vidis, ke ankoraǔ neniam usona strategisto vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en sia lingvo.
Iam estis junulino, kiu hejmen venis post sia unua IJK. Diris ŝi al sia patro: "Paĉjo, mi pardonpetas, sed mi ne plu estas virgulinon."
Respondis la patro kolere: "Nun mi elspezis tiom da mono por viaj kursoj, kaj vi ankoraŭ NE REGAS LA AKUZATIVON!"
- Panjo, mi ricevis leteron de sinjoro Petro, kiu petas mian manon. Ĉu vi permesos, ke mi edziniĝu al li?
- Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de tiu sinjoro?
- Legu do mem, panjo, kion li skribas: Fraŭlino, donacu al mi vian manon! Mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolorojn! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo.
- Ha ha ha! Vi tute malbone legis la leteron. Rigardu precize, kion li volas diri: Fraŭlino, donacu al mi vian monon! Mi povas vivi nur per vi. Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolarojn! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo.
Ligiloj: [1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8]

Noto: Mi kredas ke en la ligiloj vi trovos pli da bonaj ŝercoj ol ĉi tie.

Mark

26.8.06

La homo kiu sole konstruas katedralon















Justo Gallego \Ĥusto Gaĵego\ estas 80aĝa viro, kiu konstruas sola tiun grandan monumenton en la municipo Mejorada del Campo, proksime al Madrido (Hispanio) Kiam Justo estis 27 jaraĝa, li sentis la alvokon de monaĥa vivo, kiun li tuj estis devigata forlasi pro sia tuberkulozo. Justo komencis konstrui antaux 40 jaroj sur terenoj hereditaj disde siaj gepatroj, kaj malhavante konstruo-permeson. Li neniam studis arkitekturon aŭ masonadon kaj uzas recikligitajn materialojn , kiujn oni donacas al li. Li ricevis nur iom da helpo de siaj nepoj kaj devis kelkfoje pagi al fakuloj. La kupolo estas 40 metrojn alta.

Legu pli en Vikipedio (bedauxrinde, ne en esperanto)

18.8.06

Esperanta kulturo.

Serĉante iom da esperanta kulturo en la reto, mi trovis la e-Librejo-n. Mi memoras ke kiam mi komencis lerni la esperantan, mi vidis similan retpaĝon... sed ĝi ne funkciis bone...
Nu, e-Librejo estas retpaĝo verkita de Franko Luin, kaj poste ĝi estis re-lanĉita de Janko Luin (en la 2005, post la morto de sia patro). Per la e-Librejo oni povas elŝuti senpage pli ol 250 libroj.

Vi jam scias, se vi volas legi esperante, tie vi havas multe da libroj!

Mi pensas ke la esperantaj libroj estas la plej grava ero de la esperanta kulturo. Alia ero (ne tiom grava) estas la esperantaj filmoj:

Rete ekzistas multege da esperantaj filmetoj, sed longaj filmoj nur 2:
Bedaŭrinde nur Incubus estas elŝutebla. (Elŝuti ĝin)

Ankoraŭ la filma kulturo estas tre juna.

Nu, parolante pri filmoj, vi povas vidi/uzi La Ponton (Mi jam parolis pri ĝi en la blogo), kiu estas ilo por komune sobtitoligi filmojn al la esperanta.

La ITV (Internacia Televido) estas interreta televidkanalo en Esperanto. Sed, se vi komprenas la lingvon, eble vi jam scias ĉion ĉi.

La alia kaj lasta ero (kiu mi traktos ĉi tie) de la esperanta kulturo estas la muziko:
Mi memoras ke antaŭ tempo mi skribis pri ĝi, interrete ne estas multege da Mp3-j, sed multe da ili estas troveblaj. (Kazo informas nin pri ligilo kie oni povas trovi pli ol 200 mp3-j)

Mi kredas ke ekzistas multe da esperanta kulturo, la problemo estas trovi ĝin.

Ĉu la esperanta kulturo devus esti senpaga kaj libera por ĉiuj?
Ĉu tiel ĝi havus multe pli da reklamo?
Kion vi opinias?

Mark