27.4.06

La ponto

Ĉu iam vi revis vidi filmojn esperante subtekstitajn?

Se la respondo estas Jes, puf, mi havas novaĵon ke (mi pensas) plaĉegos al vi!

Ekzistas multe da retpaĝoj kun esperantaj subtitoloj de konataj filmoj, sed neniu retpaĝo por komune traduki.

Nu, pensante pri tio, ni faris esperantan tradukilon por ĉiuj:

http://laponto.esperanto.org.ar/

Per ĝi oni povas traduki iun ajn filmon de lingvo al esperanto kaj de esperanto al iu ajn alia lingvo. (Al mi vere ne plaĉas multe uzi tri lingvoj... sed La ponto mi pensas ke estas bonega ilo por traduki al esperanto, sen la neceso de traduki poste al alia lingvo)

Alia bona uzo de tiu ĉi ilo estas ke multe oni lernas per ĝi. La uzantoj vidante kiel tradukis alia ulo tiun, kiu ŝli ne sciis kiel traduki, oni lernas multe. (Tiu estas mia vidpunkto bazita en mia sperto)

Nur tio, provu ĝin, plaĉegus al mi legi vian opinion.

Manlibro:
http://esperanto.wikia.com/wiki/La_ponto

La forumo de La Ponto: http://esperanto.org.ar/foros/index.php?c=5

Kaj la retpaĝo: http://laponto.esperanto.org.ar

Kion vi opinias?

Mark

1 comment:

María said...

La ideo estas interesa sed je la unua vido aspektas komplike...mi devos relegi gxin ankorauxfoje por kompreni ekzakte kiel traduki tutan fimon en esperanto...per programo.
Dankon pro la informo.