17.7.06

Ŝercoj laŭ lando

Oni enketis, kiu estas la preferata ŝerco en kelkaj anglalingvaj landoj: jen la rezultoj. Ĉu ili estas amuzigaj ankaŭ por vi?

Britio:
Virino iras en buson kun sia bebo. La stiristo diras: "tiu estas la plej malbela bebo kiun mi iam ajn trovis, aĉ¡" La virino iras al la fundo de la buso kaj eksidas kolera. Ŝi rakontas al la homo sidanta apude: "La stiristo ĵus insultis min" "Iru tien kaj skoldu lin, mi tenos la simion por vi"

Usono
Iu viro kaj lia amiko praktikas golfoludon en ilia loka kampo. Li estas batonta kiam ili ekvidas funebran procesion transirante la golfkampon. Li haltas, demetas al si la ĉapon, fermas siajn okulojn kaj surgenuiĝas. Lia amiko diras "Ho, tio ĉi estas la plej kortuŝa aĵo kiun mi ajn vidis", "Vi vere estas bona homo". La amiko respondas "Jes, ni estis geedzoj dum 35 jaroj"

Kanado

Kiam NASA komencis sendi astronaŭtojn al spaco, ili tuj malkovris , ke glob-krajonon ne funkcias sen gravito. Por superi la problemon, oni elspezis jardekon kaj milionojn da dolaroj por konstrui glob-krajonon kiu skribas en sengraviteco, sur ajna surfaco, je iu ajn temperaturo. kaj eĉ sub akvo. La Rusoj uzis grafito-krajonon.


:)