29.8.06

Ŝercoj en Esperanto

Iomete da esperantaj ŝercoj trovitaj en guglo:
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: Kial precipe Esperanton, vi ja apenaǔ scipovas la anglan kaj hispanan? – Nu mi vidis, ke ankoraǔ neniam usona strategisto vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en sia lingvo.
Iam estis junulino, kiu hejmen venis post sia unua IJK. Diris ŝi al sia patro: "Paĉjo, mi pardonpetas, sed mi ne plu estas virgulinon."
Respondis la patro kolere: "Nun mi elspezis tiom da mono por viaj kursoj, kaj vi ankoraŭ NE REGAS LA AKUZATIVON!"
- Panjo, mi ricevis leteron de sinjoro Petro, kiu petas mian manon. Ĉu vi permesos, ke mi edziniĝu al li?
- Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de tiu sinjoro?
- Legu do mem, panjo, kion li skribas: Fraŭlino, donacu al mi vian manon! Mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolorojn! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo.
- Ha ha ha! Vi tute malbone legis la leteron. Rigardu precize, kion li volas diri: Fraŭlino, donacu al mi vian monon! Mi povas vivi nur per vi. Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolarojn! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo.
Ligiloj: [1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8]

Noto: Mi kredas ke en la ligiloj vi trovos pli da bonaj ŝercoj ol ĉi tie.

Mark

26.8.06

La homo kiu sole konstruas katedralon















Justo Gallego \Ĥusto Gaĵego\ estas 80aĝa viro, kiu konstruas sola tiun grandan monumenton en la municipo Mejorada del Campo, proksime al Madrido (Hispanio) Kiam Justo estis 27 jaraĝa, li sentis la alvokon de monaĥa vivo, kiun li tuj estis devigata forlasi pro sia tuberkulozo. Justo komencis konstrui antaux 40 jaroj sur terenoj hereditaj disde siaj gepatroj, kaj malhavante konstruo-permeson. Li neniam studis arkitekturon aŭ masonadon kaj uzas recikligitajn materialojn , kiujn oni donacas al li. Li ricevis nur iom da helpo de siaj nepoj kaj devis kelkfoje pagi al fakuloj. La kupolo estas 40 metrojn alta.

Legu pli en Vikipedio (bedauxrinde, ne en esperanto)

18.8.06

Esperanta kulturo.

Serĉante iom da esperanta kulturo en la reto, mi trovis la e-Librejo-n. Mi memoras ke kiam mi komencis lerni la esperantan, mi vidis similan retpaĝon... sed ĝi ne funkciis bone...
Nu, e-Librejo estas retpaĝo verkita de Franko Luin, kaj poste ĝi estis re-lanĉita de Janko Luin (en la 2005, post la morto de sia patro). Per la e-Librejo oni povas elŝuti senpage pli ol 250 libroj.

Vi jam scias, se vi volas legi esperante, tie vi havas multe da libroj!

Mi pensas ke la esperantaj libroj estas la plej grava ero de la esperanta kulturo. Alia ero (ne tiom grava) estas la esperantaj filmoj:

Rete ekzistas multege da esperantaj filmetoj, sed longaj filmoj nur 2:
Bedaŭrinde nur Incubus estas elŝutebla. (Elŝuti ĝin)

Ankoraŭ la filma kulturo estas tre juna.

Nu, parolante pri filmoj, vi povas vidi/uzi La Ponton (Mi jam parolis pri ĝi en la blogo), kiu estas ilo por komune sobtitoligi filmojn al la esperanta.

La ITV (Internacia Televido) estas interreta televidkanalo en Esperanto. Sed, se vi komprenas la lingvon, eble vi jam scias ĉion ĉi.

La alia kaj lasta ero (kiu mi traktos ĉi tie) de la esperanta kulturo estas la muziko:
Mi memoras ke antaŭ tempo mi skribis pri ĝi, interrete ne estas multege da Mp3-j, sed multe da ili estas troveblaj. (Kazo informas nin pri ligilo kie oni povas trovi pli ol 200 mp3-j)

Mi kredas ke ekzistas multe da esperanta kulturo, la problemo estas trovi ĝin.

Ĉu la esperanta kulturo devus esti senpaga kaj libera por ĉiuj?
Ĉu tiel ĝi havus multe pli da reklamo?
Kion vi opinias?

Mark

16.8.06

Guglu !

Ĉiuj jam devas scii ke iuj anglaj vortaroj jam akceptis la vorton Google kiel verbo. Ŝajnas ke en la angla estas normale diri:
"Ne zorgu, nokte mi guglos kaj mi poste diros vin se tio veras aŭ ne."
"Fekaĵo!, guglante hieraŭ mi ne trovis kiel diri putinido en esperanto."
"Hej, stultulo, guglu antaŭ paroli! Fek'... damnaj hodiaŭaj junuloj..."
Ne gravas kiun serĉilon vi uzas... La verbo Gugli funkcias por ĉiuj la serĉiloj:
"Jes, hieraŭ mi guglis ĉe Jahuu, sed mi nenion trovis."
"Ĉu ankoraŭ vi guglas ĉe gugel? Tio estas por stultuloj, bonvolu uzu la serĉilon de msn!"
Ankaŭ ĝi funkcias por aliaj aferoj:
"Panjo, ĉu vi vidis mian bluan plumon? - Respondo: Ĉu vi jam guglis ĝin ĉe via poŝo?"
"Guglu la monerojn, ili devas esti ie !"
Ĉu vi jam guglas?

Noto: ankoraŭ mi ne povas bonregi esperante la ironiojn kaj la serĉojn.

Mark

Aspekto

Oni diras ke la aspekto de io estas tre grava afero, ankaŭ oni diras ke la homoj antaŭjuĝas pro la aspekto.
Pensante pri tio mi eniris al la Esperantan Vikipedion.

Kaj Ho surprizo!

Ĝia aspekto estas ege malbela komparite kun aliaj ĉefpaĝoj en aliaj lingvoj, ekz:
La angla - La franca - La hispana - La esperanta

Mi pensis ke la malbela aspekto nur devis okazi kun la vikipedio, kaj mi provis eniri en aliajn esperantajn retpaĝojn.
Mi provis kun Ĝangalo. Ankaŭ tiu retpaĝo havas malbelan aspekton.
Ankaŭ lernu! havas malbelan aspekton (malgraŭ ĝia nova aspekto).
Mi serĉis, mi serĉis, kaj mi serĉis. Kaj post longa pensado mi konkludis ke la plej granda parto de la reptaĝoj en Esperanto estas ege malbelaj (se vi ne kredas min, vidu la aspekton de ĉi tiu blogo =P).

Sed kial okazas tio ĉi?

Mi nur trovis du retpaĝojn kiuj (laŭ mi) bonaspektas:

La reptaĝo de ITV kaj la retpaĝo de esperanto.net.

Sed kial okazas tio ĉi, kial okazas ke ekzistas tiom da malbelaj retpaĝoj en la esperanta?
Mi supozas ke la verkistoj okupas sin pri la enhavo kaj ili ne multe klopodas pri la aspekto... Mi ne povus pensi ke ne ekzistas bonaj desegnistoj (aspektigistoj?) ĉe la esperanta mondo!

Nur mia cerbumo. Pardonu min se mia opinio ofendas iun.

Ĉu vi konas aliajn retpaĝojn kun bela aspekto en la Esperanta lingvo?

Mark

10.8.06

Komputilan vortaron

Mi volas, deziras, ke iun sciigi min komputila vortaron, mi scias kelkajn, sed, mi opinias ke kelkaj vortoj ne estas korekta kiel "bitakoro", cxar mi legis en mia vortaron ke gxi signifas alian ajxon, aferon, tamen, mia vortaro eble ne estas suficxe moderna, aktuala, nuna. Do, mi atendas respondojn.

Juancarlos G.E.