16.8.06

Aspekto

Oni diras ke la aspekto de io estas tre grava afero, ankaŭ oni diras ke la homoj antaŭjuĝas pro la aspekto.
Pensante pri tio mi eniris al la Esperantan Vikipedion.

Kaj Ho surprizo!

Ĝia aspekto estas ege malbela komparite kun aliaj ĉefpaĝoj en aliaj lingvoj, ekz:
La angla - La franca - La hispana - La esperanta

Mi pensis ke la malbela aspekto nur devis okazi kun la vikipedio, kaj mi provis eniri en aliajn esperantajn retpaĝojn.
Mi provis kun Ĝangalo. Ankaŭ tiu retpaĝo havas malbelan aspekton.
Ankaŭ lernu! havas malbelan aspekton (malgraŭ ĝia nova aspekto).
Mi serĉis, mi serĉis, kaj mi serĉis. Kaj post longa pensado mi konkludis ke la plej granda parto de la reptaĝoj en Esperanto estas ege malbelaj (se vi ne kredas min, vidu la aspekton de ĉi tiu blogo =P).

Sed kial okazas tio ĉi?

Mi nur trovis du retpaĝojn kiuj (laŭ mi) bonaspektas:

La reptaĝo de ITV kaj la retpaĝo de esperanto.net.

Sed kial okazas tio ĉi, kial okazas ke ekzistas tiom da malbelaj retpaĝoj en la esperanta?
Mi supozas ke la verkistoj okupas sin pri la enhavo kaj ili ne multe klopodas pri la aspekto... Mi ne povus pensi ke ne ekzistas bonaj desegnistoj (aspektigistoj?) ĉe la esperanta mondo!

Nur mia cerbumo. Pardonu min se mia opinio ofendas iun.

Ĉu vi konas aliajn retpaĝojn kun bela aspekto en la Esperanta lingvo?

Mark

4 comments:

Anonymous said...

Mi konas neniun belaspektan pag'aron en Esperanto.

Marcelo

Anonymous said...

provu na http://startu.net/

Anonymous said...

Nova pagxaro de TEJO estas bela, laux mia vidpunkto

Lito said...

"beleco" estas tute subjektiva afero, same kiel "feliĉo"!
Vi ne vidas la realon KIEL "ĜI" ESTAS, vi vidas ĉion KIEL "VI" ESTAS!

Do simple diru: tian ĉi paĝon ne ŝatas al mi!

Ĉiu persono kiu faras paĝon en iu ajn lingvo pensas ke ĜI ESTAS BELA, leginda kaj legenda!

Vi ne povas esti la NEZURO PRI ĈIO.Tamen rajtas al vi opinii pri kion ŝatas al vi! Kaj praktike monstru al ni kiel povas esti BELA PAĜO EN ESPERANTO. Kaj ni opinios pri ĝi.