29.8.06

Ŝercoj en Esperanto

Iomete da esperantaj ŝercoj trovitaj en guglo:
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: Kial precipe Esperanton, vi ja apenaǔ scipovas la anglan kaj hispanan? – Nu mi vidis, ke ankoraǔ neniam usona strategisto vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en sia lingvo.
Iam estis junulino, kiu hejmen venis post sia unua IJK. Diris ŝi al sia patro: "Paĉjo, mi pardonpetas, sed mi ne plu estas virgulinon."
Respondis la patro kolere: "Nun mi elspezis tiom da mono por viaj kursoj, kaj vi ankoraŭ NE REGAS LA AKUZATIVON!"
- Panjo, mi ricevis leteron de sinjoro Petro, kiu petas mian manon. Ĉu vi permesos, ke mi edziniĝu al li?
- Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de tiu sinjoro?
- Legu do mem, panjo, kion li skribas: Fraŭlino, donacu al mi vian manon! Mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolorojn! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo.
- Ha ha ha! Vi tute malbone legis la leteron. Rigardu precize, kion li volas diri: Fraŭlino, donacu al mi vian monon! Mi povas vivi nur per vi. Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolarojn! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo.
Ligiloj: [1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8]

Noto: Mi kredas ke en la ligiloj vi trovos pli da bonaj ŝercoj ol ĉi tie.

Mark

2 comments:

Anonymous said...

Plaĉegis al mi la tria serĉo

hehehehe

kiu diris ke en la esperantio ne ekzistas bonaj esperantaj serĉoj?

:P

ĝis kara!

Pablo said...

Nun mi elspezis tiom da mono por viaj kursoj, kaj vi ankoraŭ NE REGAS LA AKUZATIVON!"

HA, HA, HA...!!!

Saluton.

Pablo.