30.5.06

Venko

La solvo

La sinjoro eniris en la internacian konferencon.

Ĉiuj sciis ke li havis revolucian projekton, tiu projekto farus ke la esperanto finfine venku.

Kiam la vico estis de li, ĉiuj silentis.

Li komencis:

"¡Sinjoroj kaj sinjorinoj!

Hodiaŭ mi diris al la mondo tion, kion mi estis studanta dum la lastaj jaroj.

Tiu ne permesis ke mi dormu dum multe da tagoj...

Mi komencos:"


Tiam li silentis kaj serĉis en sia poŝo ion.

La silenteco en la loko estis absoluta, neniu parolis, nenion oni aŭdis.

Li daŭros legante la paperon trovita en sia poŝo:

"Plano por ke finfine la esperanto venku"

Iu levis sian manon (iu ke volis diri ion en la malĝusta momento)

La leganto vidis lin kaj diris: Diru!

Kiu levis sian manon diris: "Mi vere ne certas se ĉiuj pensas kiel mi, sed mi vere pensas ke la uzado de la vorto "finfine" por tiu frazo estas misa"

Kaj oni aŭskultis kiel multe da homoj komencis diskuti pri ĉu la vorto "finfine" en tiu frazo bonas aŭ ne.

La leganto diris laŭte: Silento, bonvolu, silento homoj!

Tiu sufiĉis por ke iu diru: "Sed, silento ne povas esti uzata tiel, ĝi devus esti uzata..."

Alia diskuto komencis.

Kiam ĝi finfinis, ĉiuj serĉis kun siaj okuloj kie estis la sinjoro kiu venis por diri la sekreton por venki... Li ne estis.

Dum la diskuto li tre koleris kaj foriris.


Neniam oni aŭskultis pri li.

Oni diras ke li trovis laboron en Usono helpante al la usonanoj por ke ilia lingvo superregu.

Mark

24.5.06

Esperanta Teamo


-La Esperanta futbalteamo -
belaj vestoj kaj allogaj ludantoj...
Vizitu la retejon cxe www.laloko.org

Pri ligoj - sin ligar ups

Chu vi volas morti da rido? estas pli bone morti da rido ol morti da enuo...nepre,
1) tajpu esperanto au esperante che google videoj, AU
2)
http://youtube.com/results?related=esperanto ( mi tre sxatis la Stratan Intervujon- lol) AU
3) klaku rekte sur http://farbskatol.net/dotclear/index.php?Fikcio kaj ghuu "murdoj en la kastelo"
Hasta luego.
LUNO