7.4.07

Ludi en Esperanto

Ankoraux, la ebleco gxui komputilajn ludojn en nia lingvo estas tre malvasta, tamen ne mankas iniciatoj por tion solvi, kiel ekzemple Battle for wesnoth , ludo kiu aperis en la DVD Esperanto elektronike, eldonita de E@I kiu furoris tra la mondo. En tiu sama disko troveblas versio de la malnovega Maniac Mansion. Ret-pagxo kun multaj malgrandaj ludoj estas: http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html

Antaux jam longa tempo, mi komencis la tradukon de Civilization II, kiu estas unu el la plej klasikaj strategiaj ludoj. Kvankam gi aperis en 1996 ankoraux estas fidela komunumo de ludantoj. Bedauxrinde gxi ne estas libera programo,do, mi ne povas disdoni rekte la ludon. Tamen estas la ebleco kopii la tekstojn kaj anstatauxi la nacilingvajn per la neoficialaj esperantaj en maniero tre simpla. La traduko jam plejparte finigxis, sed de tempo al tempo aldonigxas korektoj kaj gxustigxoj. Bv viziti la pagxon

Jen du ekranfotoj. Klaku por vidi ilin detale.










Alia ideo, pli bona, estas traduki liberan senpagan ludon, kiel c-evo kiu estas simila al la lasta. Mi ekis la tradukon antaux pli ol unu jaro, sed verdire, mi faris tre malmulte pro manko de tempo. Se vi volas, vi povas kunlabori en cxi projekto se vi komprenas la anglan.

Usona esperantisto entreprenis tradukon de alia simila ludo ,
freeciv, kies avantagxoj estas ret-ludkapablo kaj funkciado sur Linukso. Tamen, lastatempe ne estas novajxoj pri la afero.

Do, ni donacu al la esperantaro ne nur bonan amuzilon sed ankaux maniero distre ekzerci la lingvon. Krome, la ludoj ricxigas nian uzon de la lingvo en aliaj fakoj.