16.6.06

Tinĉjo kaj Dalai-lamao


Tinĉjo, la plej fama fikcia ĵurnalisto, estis laŭdata en Bruselo far la Dalai-Lamao (Tensing Gyatso) per la premio 'Lumo de la Vero', pro tio, ke estas bone prezentataj multaj homoj kaj pejzaĝoj de Tibeto, dank` al vojaĝo kiun la aŭtoro (Hergé) mem faris. En Tinĉjo en Tibeto, Hergé portas sian junan heroon kun Kapitano Hadoko kaj la blanka hundo Miluo en danĝeran aventuron por savi la vivon de knabo, malnova amiko de Tinĉjo, kiu perdiĝis post aviadil-akcidento. La rakonto enhavas aventurplenan intrigon kun strangaj okazintaĵoj (kelkfoje eĉ tro fantaziaj¡)

''Danke al Tinĉjo, multaj homoj kiuj ĝis tiam eĉ ne konis Tibeton, eksciis pri ĝi'' , prelegis tiu religia gvidanto. La prezidentino de la Fondaĵo Hergé akceptis tiun simbolan agnoskon kaj asertis, ke la aŭtoro neniam imagis la gravecon de sia verko. La fondaĵon Tensing Gyatso aparte dankis, ĉar ili ne permesis al eldonejo publikigi ĉinan version kun la nomo `Tinĉjo en la Ĉina Tibeto'. Do, ili ŝanĝis tiun nomon. La regiono estis sendependa lando ĝis sia okupado far la ĉinoj en 1950 altrudante la komunisman reĝimon. Ekde tiam malfortiĝas la tibeta kulturo, kvamkam tiu lando estas nun pli prospera laŭ ekonomiaj mezuroj. La Dalai-lamao ankaŭ gravas politike, pro tio, la ĉinoj ne permesas al li eniri en sian patrujon.

La komikson oni donacis en esperanto al la ĉeestantoj. La premion donis la organizaĝo ´Kampajno Internacia por Tibeto'. Ili donacas ĝin al homoj kaj institucioj kiu laboras por tiu okupata teritorio.

1.6.06

Esperanta Radio

Ni lanĉis Esperantan Radion, nur kun esperanta muziko :)

Por aŭskulti ĝin:

1) Vi devas instali PeerCast (Ne graviĝu, ĝi estas "Open Source" ;)

2) Klaku kie diras "Play", cxi tie.

Nun vi devus aŭskulti ĝin...

Ĝi nune estas provo, se ĉe vi oni aŭskultas malbone, bonvolu diru tion al ni.

Ĝuu ĝin ;)

Noto: Multe da homoj demandis al mi pri kial ili devas instali programon por aŭskulti la radion. Mi respondas al ĉiuj:
Ni ne uzas normalan sistemon, ni uzas na P2P-Sistemo, tio funkcias kiel Bittorrent aŭ eMule. Ĉiuj oni konektas inter ĉiuj kaj oni distribuas inter ĉiuj la konekto por ke ĝi funkciuu bonege sen la neceso ke la distribuanto havu bonegan konekton.
Do, se oni konektas multe da homoj, la radio bonegas, se ne (mi pensas ke ankaŭ, sed funkcias pli bone kun multe da homoj).

La testo finfinis ( 06/06/06 )
Mark