19.3.06

Muziko en Esperanto

La alian tagon, Fajro, parolis kun mi pri la esperanta muziko. Mi al li diris ke neniam mi aŭskultis esperantan muzikon (Krom la temo "Jen" de "La porkoj").

Li diris al mi ke si enmetis en webjay iom da esperanta kulturo:

http://webjay.org/by/Fajro

Mi lastatempe estis aŭskultanta kaj mi malkovris ĉi tion: La esperanta muziko estas bonega!! :P

Ne ĉiuj, sed, multe de ili plaĉegas al mi.

Ekz: Ĉi tion.

Kion vi pensas pri la Esperanta Muziko?

Ĉu vi konas alian retpaĝon por elŝuti aŭ aŭskulti senpage esperantan muzikon? (eMule-e mi nenion trovis o.O)

Nu, ĝuu ĝin! :)

Mark

16.3.06

grava malsano¡¡

Saluton, karaj legantoj, hodiaŭ mi sentas inspiron skribi, do, mi rakontos pri io kio okazas tre ofte al ĉiu esperantisto , tio havas strangajn sekvojn por nia menso kaj nia konduto. Ĝi temas simple pri La Sindromo de'l Renkontiĝo.
Mi unuafoje aŭdis pri tiu malsano lastan someron en la Hispana Kongreso en Alcalá de Henares. Okazis, ke venis juna virino el Belgio kaj iris tagmanĝi al restoracio kun aliaj kongresanoj, ni multe babilis tie. La junulino ne trovis panon kaj alparolis tre afable al kelnero ''Bonvolu, ĉu vi povus doni al ni panon'' La kelnero rigardis strange, sed iu tuj diris ''el pan'' (kiu signifas''la panon'') kaj la viro komprenis. Iu el la manĝantoj komentis, ke tion kaŭzas 'La sindromo de la renkontiĝo'
Sed tiu ne estis la nura kazo dum la kongreso. Anka
ŭ sperta kaj fama esperantisto, poeto amanto de neologismoj suferis la afekcion. Li demandis esperante al la ĉiĉerorion kio gvidis nin tra la urbo. brrrr, li diris kiam li rimarkis.
Lastan kristnaskon, promenante en madrido kun du esperantistoj ( el Brazilo laj el Madrido) ni eniris vendejon kaj la brazilano a
ĉetis ion, la vendisto demandis...kaj li aŭtomate respondis ''jes''. Por la brazilano, la hispana kaj la esperanta okupis la saman lokon en la cerbon, tre ofta estas tio...

Sed mi ne tute rajtas kritiki
ĉar mi men iam intermiksis la hispanan kaj esperanton, dirante 'Las portugalas tienen algo distinto' (La portugalinoj havas ion malsaman) Tio okazis post reveni el du-taga kongreso en Portugalio, do mi bezonis ankoraŭ tempo por renormaliĝi, kaj reveni al monotona rutino.


15.3.06

3.1415926535...

La eterna nombro, PI.

Mi serĉis pri ĝi en la Vikipedio, kaj inter multe da informo mi trovis ĉi tion:

Kiel memori la unuajn 31 decimalojn de PI?


Cxu vi jam parkere scias ĝin?

Mark

14.3.06

ITV per VLC aŭ aliaj

Multe da homoj demandas al si:

Kiel mi povas fari por vidi la internacian televidon per la VLC aŭ aliaj?

Nu, mi eksplikos al ĉiuj kiel tion oni povas fari per la VLC:

Unue: Oni devas havi instalita la VLC en sia komputilo. (Eniru ĉi tie por elŝuti ĝin se vi vindozon uzas || aŭ ĉi tie por aliaj operaciumoj)

Due: Elŝutu ĉi tion. Poste malkunpremu ĝin en loko kie vi ne forgesos.

Trie: Malfermu la VLCn kaj per ĝi vidu la dosieron.

La internacian televidon oni vidos en sia komputilo sen la neceso de eniri en la retpaĝo.

(La sama metodo funkcias en aliaj vidprogramoj, sed mi nur provis uzanta la VLC)

Ĝis!

Mark

Nova Blogo

Hodiaŭ, kiel preskaŭ ĉiam, mi estis babilanta en la babilejo.

Enua kiel ĉiam, mi diris:

"Hej, ĉu iu volas fari kun mi Esperantan komunan Blogon?"

Nu, finfine, ĉi tio estas la rezulto de nia enueco.

Ĝuu ĝin! :)