18.8.06

Esperanta kulturo.

Serĉante iom da esperanta kulturo en la reto, mi trovis la e-Librejo-n. Mi memoras ke kiam mi komencis lerni la esperantan, mi vidis similan retpaĝon... sed ĝi ne funkciis bone...
Nu, e-Librejo estas retpaĝo verkita de Franko Luin, kaj poste ĝi estis re-lanĉita de Janko Luin (en la 2005, post la morto de sia patro). Per la e-Librejo oni povas elŝuti senpage pli ol 250 libroj.

Vi jam scias, se vi volas legi esperante, tie vi havas multe da libroj!

Mi pensas ke la esperantaj libroj estas la plej grava ero de la esperanta kulturo. Alia ero (ne tiom grava) estas la esperantaj filmoj:

Rete ekzistas multege da esperantaj filmetoj, sed longaj filmoj nur 2:
Bedaŭrinde nur Incubus estas elŝutebla. (Elŝuti ĝin)

Ankoraŭ la filma kulturo estas tre juna.

Nu, parolante pri filmoj, vi povas vidi/uzi La Ponton (Mi jam parolis pri ĝi en la blogo), kiu estas ilo por komune sobtitoligi filmojn al la esperanta.

La ITV (Internacia Televido) estas interreta televidkanalo en Esperanto. Sed, se vi komprenas la lingvon, eble vi jam scias ĉion ĉi.

La alia kaj lasta ero (kiu mi traktos ĉi tie) de la esperanta kulturo estas la muziko:
Mi memoras ke antaŭ tempo mi skribis pri ĝi, interrete ne estas multege da Mp3-j, sed multe da ili estas troveblaj. (Kazo informas nin pri ligilo kie oni povas trovi pli ol 200 mp3-j)

Mi kredas ke ekzistas multe da esperanta kulturo, la problemo estas trovi ĝin.

Ĉu la esperanta kulturo devus esti senpaga kaj libera por ĉiuj?
Ĉu tiel ĝi havus multe pli da reklamo?
Kion vi opinias?

Mark

2 comments:

Samawel said...

Esperanta kulturo devas esti senpaga kaj libera por cxiuj. Mi pensas ke Esperantistoj pretas uzi la "Creative Commons" pli ol uloj de aliaj kulturoj--do, kiu helpas igi la Esperantan kulturon libera kaj senpaga.

Anonymous said...

Saluton,
Vi povas aŭskulti kaj elŝuti pli ol 200 MP3-ojn ĉi tie:

http://www.musicexpress.com.br/stilo.asp?stilo=36