Feliĉeco
Mi trovis ĉi tiun artikolon en mia universitata kajero, eblege skribite dum euna klaso.La feliĉeco...
Ĉu ĝi vere eksistas?
Mi ĉiam min diras: "Se mi tion havus, mi estos tre feliĉa", "Se mi finfinus tion, mi estos feliĉa", ktp...
Sed, kiam mi atingas tion, mi ne vere estas feliĉa, mi serĉas alian aferon... kaj mi kredos ke ĉi tio nova afero feliĉigu min...
Mi pensas ke la feliĉeco estas tio, kion ni povas atingi (klopodante)... Sed kiam ni atingas tion, ni serĉas aliajn aferojn por esti feliĉa. Kaj ĉio denove okazas.
Kvankam ekzistas alia speco de feliĉeco, tiu ne povas esti atingebla, sed ni kreas ke iam ni atingos ĝin.
Ĉu ni estas feliĉaj pro la iluzio de sukcesi kion ni tiom volas... ?
Nu, tio estas mia humila penso... Ĉiuj devas havi diversajn opiniojn pri tio ĉi.
Kion vi pensas?
Mark


5 komentoj:
Mia ankaux humila penso estas, ke felicxeco estas atingebla nur vivante la nunan tempon, gxuante cxiujn momentetojn, kaj estante konscienca. (kaj konscia¡)
Laŭ mi oni estas feliĉa kiam oni ne devas atingi aferojn... :) Do vivi feliĉe estas ĝui la aferojn jam estantajn.
Mi sampensas kun la Pingvino.
Supozu ke oni feliĉiĝas kiam oni atingis ĈION (ĉar oni ĉiam pensas ke oni feliĉiĝas se oni atingas nur tiun alian aferon). Do, kio se oni kontentiĝas kun kion oni jam havas? Do ne ekzistus ia "sekva afero", kaj feliĉeco estus atingita.
Ĝi estas iomete budhaista penso.
Felicxeco tute ne ekzistas... Gxi estas nur revuacxo.
Ne estas tiel simple!
Antauxe – kio signifas “felicxo”? Ja “ne cxio flaganta estas birdo”… :)
Post a Comment
<< Hejmen