20.9.06

Feliĉeco

Mi trovis ĉi tiun artikolon en mia universitata kajero, eblege skribite dum euna klaso.
La feliĉeco...

Ĉu ĝi vere eksistas?

Mi ĉiam min diras: "Se mi tion havus, mi estos tre feliĉa", "Se mi finfinus tion, mi estos feliĉa", ktp...

Sed, kiam mi atingas tion, mi ne vere estas feliĉa, mi serĉas alian aferon... kaj mi kredos ke ĉi tio nova afero feliĉigu min...

Mi pensas ke la feliĉeco estas tio, kion ni povas atingi (klopodante)... Sed kiam ni atingas tion, ni serĉas aliajn aferojn por esti feliĉa. Kaj ĉio denove okazas.

Kvankam ekzistas alia speco de feliĉeco, tiu ne povas esti atingebla, sed ni kreas ke iam ni atingos ĝin.

Ĉu ni estas feliĉaj pro la iluzio de sukcesi kion ni tiom volas... ?

Nu, tio estas mia humila penso... Ĉiuj devas havi diversajn opiniojn pri tio ĉi.
Kion vi pensas?
Mark

6 comments:

Urs' said...

Mia ankaux humila penso estas, ke felicxeco estas atingebla nur vivante la nunan tempon, gxuante cxiujn momentetojn, kaj estante konscienca. (kaj konscia¡)

La Pingvino said...

Laŭ mi oni estas feliĉa kiam oni ne devas atingi aferojn... :) Do vivi feliĉe estas ĝui la aferojn jam estantajn.

Arla said...

Mi sampensas kun la Pingvino.

Supozu ke oni feliĉiĝas kiam oni atingis ĈION (ĉar oni ĉiam pensas ke oni feliĉiĝas se oni atingas nur tiun alian aferon). Do, kio se oni kontentiĝas kun kion oni jam havas? Do ne ekzistus ia "sekva afero", kaj feliĉeco estus atingita.

Ĝi estas iomete budhaista penso.

Anonymous said...

Felicxeco tute ne ekzistas... Gxi estas nur revuacxo.

l'antikvulo said...

Ne estas tiel simple!
Antauxe – kio signifas “felicxo”? Ja “ne cxio flaganta estas birdo”… :)

Anonymous said...

Laux Kant felicxeco tute ne estas atingebla. Li skribas:
Jaspers „La grandaj filozofoj - Kant“ pp. 486-487
La Felicxo
„Esti felicxe estas necese la deziro de cxiu racia sed limita estajxo, kaj pro tio neevitebla celo de sia dezirkapablo“, diris Kant kaj aliaj moralistoj.
Cxar cxiu finita estajxo volas esti felicxa - sensencas postuli tiun deziron. Gxi ekzistas ja. „Sed kio estas tiu felicxo? La nocio sxajnas klara“. Felicxo estas „la kontentigo de cxiuj niaj emoj (Neigungen) laux ilia diverseco, grado kaj dauxrado. Gxi estas „la stato de racia estajxo en la mondo, en kiu cxio okazas laux deziro kaj volo. Sed evidentas, ke tiu nocio fiaskas antaux malebleco, kvankam cxiu homo volas atingi gxin“, cxar gxi estas tiamaniera, ke neniu povas diri certe tion, kion li efektive volas deziri“.
Tion videbligas la sekvontaj kauxzoj:
1. Cxiuj elementoj de la felicxo devas esti spertitaj. La sperto devas instrui al cxiu pere de sia sento de plezuro kaj malplezuro, en kio li trovas sian felicxon. Tiu sperto malsamas cxe la homoj kaj cxe la sama homo en malsamaj tempoj kaj estas nefinebla. Sed samtempe unu absoluta „cxio“ kaj maksimo de la bonfarto en mia nuna kaj estonta stato apartenas al la ideo de la felicxo. La kontrauxdiro inter la malfinebleco kaj la sperto kaj ideo de la perfekteco de la felicxo en la tempo ne estas solvebla.
2. La ideo de maksima felicxo ne eblas. Cxar la sumo de la felicxo ne estas taksebla pro tio ke nur analogaj sentadoj povas esti sumigitaj, sed la sentado tre diversas en la komplikitaj statoj de la vivo laux la diverseco de la emocioj.
3. La homa naturo nenie povas esti satigita „en la posedo kaj gxuo“. Cxar la inklinoj sxangxas, kreskas kun gxia plenumo (realigo) kaj „postlasas cxiam pli grandan malplenon ol oni intencis plenumi“.
4. La felicxo ne estas simple plezuro aux malplezuro, sed cxitiuj nur reflektinte estigas felicxon aux malfelicxon. Oni estas felicxa aux mizera laux nocioj, kiujn oni havas pri ili. Felicxo kaj mizero ne estas statoj sentitaj sed nur bazitaj sur reflektoj. La homo imagas la ideon de stato nome pere de sia imago-povo kaj racio tiom diversmaniere, ke oni ne trovas en la naturo gxeneralan definitan legxon, kiu akordus kun tia sxanceligxanta nocio. Pro tio finita estajxoj, kvankam estus la plej klarvidanta kaj povanta, ne povas imagi tion, kion li ajn volas“.