11.4.06

Manipulado I:Politika

Hodiaŭ, mi mallonge kaj malkomplete analizos kiel politikistoj klopodas konvinki kaj stultigi nin.

Distrado:
  • Aperigo de novaj disputoj rilate al 'nacia identeco', teritoriaj aferoj, festegoj(olimpikaj ludoj, festivaloj...)ktp, kvazaŭ ne ekzistus sufiĉe da senlaboreco, terorismo, malsekureco...
  • En amaskomunikiloj ĉiam paroleblas pri sportoj, klaĉado kaj anekdotoj, sed la gravaj aferoj okupas la malplejmulton. Tuja afero preokupigas pli ol longedaŭra problemaro.(kiel pagi pensiojn, migradoj, poluo, la monda lingvoproblemo...)
  • Serĉi malamikojn ekstere.Ekzemploj Hugo Chavez(Venezuelo) kulpigas Usonon pri ĉio malbona en sia lando. aŭ intere(minoritatoj, malsamideanoj,ktp)
Profiti el emocioj:
  • Venĝo, malamo al eksterulo, rasismo(ankaŭ kontraŭ blankuloj), religiecaj aferoj...Ekzemplo: la prezidento de Irano, kiam parolas pri murdi la israelanojn por havi stratan apogon de amasaĉoj
Edukado de amasoj:
  • la televido kaj radiostacioj estas posedataj de tre malmultaj kompanioj,ligitaj al politikaj interesoj. Ŝtatoj ofte posedas `publikan televidkanalon', pagitaj per ĉiuj por servi al konkretaj interesoj.
  • La ŝtato estras lernejojn kaj elektas la enhavon de la programoj. Tio estas tre granda armilo por krei malkleran socion kaj 're-verki' historion. Jen alia ekzemplo
Malunigo de la socio:
  • Ŝajnigi, ke nur ekzistas du vojoj (dekstrismo/malsekstrismo, liberalismo/komunismo), ke 'se vi ne estas por mi, vi estas por terorismo'. Vivo ne estas tiel simpla.
Uzado de falacoj:
(Mi devus skribi longanliston, sed ne havas tempon)

2 comments:

Anonymous said...

Kial vi ne donas ekzemplojn de Usono mem?

"la prezidento de Irano, kiam parolas pri murdi la israelanojn por havi stratan apogon de amasaĉoj"
...
"la prezidento de Usono, kiam parolas pri ataki Afganion por murdi la teroristojn aux ataki Irakon por trovi la amasdetruajn armilojn"... kaj kio vere okazas, estas ke la usona armeo mortigas la lokan popolon mem ("akcidente") kaj trovas neniun amasdetruan armilon.

Urs' said...

Simple, ne estas spaco por skribi pri cxiuj malbonajxoj de la mondo, kiuj bedauxrinde estas multegaj.
Certe Usono ne estas bona ekzemplo pri respekto al homaj rajtoj ekster siaj bordoj (malgraux sia konstanta predikado)