10.4.06

Lerni E-on

Nu, kiel mi jam diris en alia mesaĝo, la plej bona maniero por lerni Esperanton estis skribi esperantan rakonton. Tion mi pensis ĝis kiam mi konis la babilejon.

Unue, mi rakontos pri kiel mi lernis tajpi rapide:

Antaŭ jaroj, kiam mi komencis en la mondo de la komputiloj kaj kiam mia tajpado estis tro malrapida, mi konis interretan ludon. Ĝi nomiĝas Argentum kaj por ludi oni bezonis tajpi tre rapide. Ekz: Mi estis en loko kaj mi volis diri al iu ion. Se mi ne estus rapide, la alia ulo forirus kaj mi dirus nenion al neniu. Tiel, mi lernis tajpi rapide.

Nu, uzante la saman penson, mi konkludis ke por bonigi mian esperanton, estas bona ideo skribi pensi kaj agi rapide nur en EO.

Sed, kiel fari tion?

Eblo estas voĉe paroli kun aliaj uloj kiuj parolas la esperantan. Sed, multe da homoj ne konas alian ulon kiu scias la esperantan.

La alia eblo, estas babili. Multe babili.

Babilu!

Ĉu vi jam babilas?

Mark

1 comment:

María said...

hej Markus, dankon pro via noto cxe la blogo. Jes, se vi kredas ke taugas metu mian blogon cxe Leginda.
Mi sxatas filozofion de la vivo...sed sxangxigxas laux la momento kaj la vidpunkto :), cxu?
Amike, LUNO