7.4.06

Poezio

Dum sep jaroj mi ne povis fari unu paŝon.
Kiam mi iris al la granda kuracisto,
li demandis - kial vi uzas lambastonojn?
Mi diris -Ĉar mi estas paraliza

-Tio ne estas stranga- li diris al mi. Provu paŝi.
Estas tiuj ilaĉoj
kiuj malhelpas vin piediri.
-Iru, kuraĝu, rampu per la kvar kruroj¡

Ridante kiel monstro,
li forprenis miajn belajn lambastonojn,
rompis ilin en mia dorso...
kaj sen ĉesi ridi, ĵetis ilin al fajro.

Mi nun estas kuracita. Mi piediras.
Sanigis min ridego.
Nur, kelkfoje, kiam mi vidas bastonojn,
piediras iom pli malbone dum horoj.


Bertold Brecht (1898-1956)

No comments: