17.7.06
Ŝercoj laŭ lando
Britio:
Virino iras en buson kun sia bebo. La stiristo diras: "tiu estas la plej malbela bebo kiun mi iam ajn trovis, aĉ¡" La virino iras al la fundo de la buso kaj eksidas kolera. Ŝi rakontas al la homo sidanta apude: "La stiristo ĵus insultis min" "Iru tien kaj skoldu lin, mi tenos la simion por vi"
Usono
Iu viro kaj lia amiko praktikas golfoludon en ilia loka kampo. Li estas batonta kiam ili ekvidas funebran procesion transirante la golfkampon. Li haltas, demetas al si la ĉapon, fermas siajn okulojn kaj surgenuiĝas. Lia amiko diras "Ho, tio ĉi estas la plej kortuŝa aĵo kiun mi ajn vidis", "Vi vere estas bona homo". La amiko respondas "Jes, ni estis geedzoj dum 35 jaroj"
Kanado
Kiam NASA komencis sendi astronaŭtojn al spaco, ili tuj malkovris , ke glob-krajonon ne funkcias sen gravito. Por superi la problemon, oni elspezis jardekon kaj milionojn da dolaroj por konstrui glob-krajonon kiu skribas en sengraviteco, sur ajna surfaco, je iu ajn temperaturo. kaj eĉ sub akvo. La Rusoj uzis grafito-krajonon.
:)
16.6.06
Tinĉjo kaj Dalai-lamao

Tinĉjo, la plej fama fikcia ĵurnalisto, estis laŭdata en Bruselo far la Dalai-Lamao (Tensing Gyatso) per la premio 'Lumo de la Vero', pro tio, ke estas bone prezentataj multaj homoj kaj pejzaĝoj de Tibeto, dank` al vojaĝo kiun la aŭtoro (Hergé) mem faris. En Tinĉjo en Tibeto, Hergé portas sian junan heroon kun Kapitano Hadoko kaj la blanka hundo Miluo en danĝeran aventuron por savi la vivon de knabo, malnova amiko de Tinĉjo, kiu perdiĝis post aviadil-akcidento. La rakonto enhavas aventurplenan intrigon kun strangaj okazintaĵoj (kelkfoje eĉ tro fantaziaj¡)
''Danke al Tinĉjo, multaj homoj kiuj ĝis tiam eĉ ne konis Tibeton, eksciis pri ĝi'' , prelegis tiu religia gvidanto. La prezidentino de la Fondaĵo Hergé akceptis tiun simbolan agnoskon kaj asertis, ke la aŭtoro neniam imagis la gravecon de sia verko. La fondaĵon Tensing Gyatso aparte dankis, ĉar ili ne permesis al eldonejo publikigi ĉinan version kun la nomo `Tinĉjo en la Ĉina Tibeto'. Do, ili ŝanĝis tiun nomon. La regiono estis sendependa lando ĝis sia okupado far la ĉinoj en 1950 altrudante la komunisman reĝimon. Ekde tiam malfortiĝas la tibeta kulturo, kvamkam tiu lando estas nun pli prospera laŭ ekonomiaj mezuroj. La Dalai-lamao ankaŭ gravas politike, pro tio, la ĉinoj ne permesas al li eniri en sian patrujon.
La komikson oni donacis en esperanto al la ĉeestantoj. La premion donis la organizaĝo ´Kampajno Internacia por Tibeto'. Ili donacas ĝin al homoj kaj institucioj kiu laboras por tiu okupata teritorio.
1.6.06
Esperanta Radio
Por aŭskulti ĝin:
1) Vi devas instali PeerCast (Ne graviĝu, ĝi estas "Open Source" ;)
2) Klaku kie diras "Play", cxi tie.
Nun vi devus aŭskulti ĝin...
Ĝi nune estas provo, se ĉe vi oni aŭskultas malbone, bonvolu diru tion al ni.
Ĝuu ĝin ;)
Ni ne uzas normalan sistemon, ni uzas na P2P-Sistemo, tio funkcias kiel Bittorrent aŭ eMule. Ĉiuj oni konektas inter ĉiuj kaj oni distribuas inter ĉiuj la konekto por ke ĝi funkciuu bonege sen la neceso ke la distribuanto havu bonegan konekton.
Do, se oni konektas multe da homoj, la radio bonegas, se ne (mi pensas ke ankaŭ, sed funkcias pli bone kun multe da homoj).
30.5.06
Venko
La sinjoro eniris en la internacian konferencon.
Ĉiuj sciis ke li havis revolucian projekton, tiu projekto farus ke la esperanto finfine venku.
Kiam la vico estis de li, ĉiuj silentis.
Li komencis:
"¡Sinjoroj kaj sinjorinoj!
Hodiaŭ mi diris al la mondo tion, kion mi estis studanta dum la lastaj jaroj.
Tiu ne permesis ke mi dormu dum multe da tagoj...
Mi komencos:"
Tiam li silentis kaj serĉis en sia poŝo ion.
La silenteco en la loko estis absoluta, neniu parolis, nenion oni aŭdis.
Li daŭros legante la paperon trovita en sia poŝo:
"Plano por ke finfine la esperanto venku"
Iu levis sian manon (iu ke volis diri ion en la malĝusta momento)
La leganto vidis lin kaj diris: Diru!
Kiu levis sian manon diris: "Mi vere ne certas se ĉiuj pensas kiel mi, sed mi vere pensas ke la uzado de la vorto "finfine" por tiu frazo estas misa"
Kaj oni aŭskultis kiel multe da homoj komencis diskuti pri ĉu la vorto "finfine" en tiu frazo bonas aŭ ne.
La leganto diris laŭte: Silento, bonvolu, silento homoj!
Tiu sufiĉis por ke iu diru: "Sed, silento ne povas esti uzata tiel, ĝi devus esti uzata..."
Alia diskuto komencis.
Kiam ĝi finfinis, ĉiuj serĉis kun siaj okuloj kie estis la sinjoro kiu venis por diri la sekreton por venki... Li ne estis.
Dum la diskuto li tre koleris kaj foriris.
Neniam oni aŭskultis pri li.
Oni diras ke li trovis laboron en Usono helpante al la usonanoj por ke ilia lingvo superregu.
24.5.06
Pri ligoj - sin ligar ups
1) tajpu esperanto au esperante che google videoj, AU
2) http://youtube.com/results?related=esperanto ( mi tre sxatis la Stratan Intervujon- lol) AU
3) klaku rekte sur http://farbskatol.net/dotclear/index.php?Fikcio kaj ghuu "murdoj en la kastelo"
Hasta luego.
LUNO
27.4.06
La ponto
Se la respondo estas Jes, puf, mi havas novaĵon ke (mi pensas) plaĉegos al vi!
Ekzistas multe da retpaĝoj kun esperantaj subtitoloj de konataj filmoj, sed neniu retpaĝo por komune traduki.
Nu, pensante pri tio, ni faris esperantan tradukilon por ĉiuj:
http://laponto.esperanto.org.ar/
Per ĝi oni povas traduki iun ajn filmon de lingvo al esperanto kaj de esperanto al iu ajn alia lingvo. (Al mi vere ne plaĉas multe uzi tri lingvoj... sed La ponto mi pensas ke estas bonega ilo por traduki al esperanto, sen la neceso de traduki poste al alia lingvo)
Alia bona uzo de tiu ĉi ilo estas ke multe oni lernas per ĝi. La uzantoj vidante kiel tradukis alia ulo tiun, kiu ŝli ne sciis kiel traduki, oni lernas multe. (Tiu estas mia vidpunkto bazita en mia sperto)
Nur tio, provu ĝin, plaĉegus al mi legi vian opinion.
Manlibro: http://esperanto.wikia.com/wiki/La_ponto
La forumo de La Ponto: http://esperanto.org.ar/foros/index.php?c=5
Kaj la retpaĝo: http://laponto.esperanto.org.ar
Kion vi opinias?
17.4.06
Vivo.
Oni vivas.
Oni sentas.
Ĝuo.
Ne serĉu la sencon de ĉi tio, ĉar tio ĉi ne havas ĝin. Sentu la esencon. Estu vi.
Nur estu feliĉa.
13.4.06
La granda monda teatro
La granda monda teatro: cxio cxirkaux ni.
Ekde la naskigxo la socio enirigas nin en la teatro (parole, age, pense ecx en la maniero senti).
Aprendí que no se puede dar marcha atrás, que la esencia de la vida es ir hacia adelante. La vida, en realidad, es una calle de sentido único.
Agatha Christie (1891-1976) Novelista inglesa.
William Shakespeare (1564-1616) Escritor británico
El cuerpo no es más que un medio de volverse temporalmente visible. Todo nacimiento es una aparición.
Amado Nervo (1870-1919) Poeta, novelista y ensayista mexicano.
Lo menos frecuente en este mundo es vivir. La mayoría de la gente existe, eso es todo.
Oscar Wilde (1854-1900) Dramaturgo y novelista irlandés.
Vivir no es sólo existir, / sino existir y crear, / saber gozar y sufrir / y no dormir sin soñar. / Descansar, es empezar a morir.
Gregorio Marañon (1887-1960) Médico y escritor español.
11.4.06
Manipulado I:Politika
Distrado:
- Aperigo de novaj disputoj rilate al 'nacia identeco', teritoriaj aferoj, festegoj(olimpikaj ludoj, festivaloj...)ktp, kvazaŭ ne ekzistus sufiĉe da senlaboreco, terorismo, malsekureco...
- En amaskomunikiloj ĉiam paroleblas pri sportoj, klaĉado kaj anekdotoj, sed la gravaj aferoj okupas la malplejmulton. Tuja afero preokupigas pli ol longedaŭra problemaro.(kiel pagi pensiojn, migradoj, poluo, la monda lingvoproblemo...)
- Serĉi malamikojn ekstere.Ekzemploj Hugo Chavez(Venezuelo) kulpigas Usonon pri ĉio malbona en sia lando. aŭ intere(minoritatoj, malsamideanoj,ktp)
- Venĝo, malamo al eksterulo, rasismo(ankaŭ kontraŭ blankuloj), religiecaj aferoj...Ekzemplo: la prezidento de Irano, kiam parolas pri murdi la israelanojn por havi stratan apogon de amasaĉoj
- la televido kaj radiostacioj estas posedataj de tre malmultaj kompanioj,ligitaj al politikaj interesoj. Ŝtatoj ofte posedas `publikan televidkanalon', pagitaj per ĉiuj por servi al konkretaj interesoj.
- La ŝtato estras lernejojn kaj elektas la enhavon de la programoj. Tio estas tre granda armilo por krei malkleran socion kaj 're-verki' historion. Jen alia ekzemplo
- Ŝajnigi, ke nur ekzistas du vojoj (dekstrismo/malsekstrismo, liberalismo/komunismo), ke 'se vi ne estas por mi, vi estas por terorismo'. Vivo ne estas tiel simpla.
(Mi devus skribi longanliston, sed ne havas tempon)
10.4.06
Lerni E-on
Unue, mi rakontos pri kiel mi lernis tajpi rapide:
Antaŭ jaroj, kiam mi komencis en la mondo de la komputiloj kaj kiam mia tajpado estis tro malrapida, mi konis interretan ludon. Ĝi nomiĝas Argentum kaj por ludi oni bezonis tajpi tre rapide. Ekz: Mi estis en loko kaj mi volis diri al iu ion. Se mi ne estus rapide, la alia ulo forirus kaj mi dirus nenion al neniu. Tiel, mi lernis tajpi rapide.
Nu, uzante la saman penson, mi konkludis ke por bonigi mian esperanton, estas bona ideo skribi pensi kaj agi rapide nur en EO.
Sed, kiel fari tion?
Eblo estas voĉe paroli kun aliaj uloj kiuj parolas la esperantan. Sed, multe da homoj ne konas alian ulon kiu scias la esperantan.
La alia eblo, estas babili. Multe babili.
Babilu!
Ĉu vi jam babilas?
8.4.06
7.4.06
Poezio
Kiam mi iris al la granda kuracisto,
li demandis - kial vi uzas lambastonojn?
Mi diris -Ĉar mi estas paraliza

-Tio ne estas stranga- li diris al mi. Provu paŝi.
Estas tiuj ilaĉoj
kiuj malhelpas vin piediri.
-Iru, kuraĝu, rampu per la kvar kruroj¡
Ridante kiel monstro,
li forprenis miajn belajn lambastonojn,
rompis ilin en mia dorso...
kaj sen ĉesi ridi, ĵetis ilin al fajro.
Mi nun estas kuracita. Mi piediras.
Sanigis min ridego.
Nur, kelkfoje, kiam mi vidas bastonojn,
piediras iom pli malbone dum horoj.
Bertold Brecht (1898-1956)
3.4.06
Mia unua verketo:
Nu, mi tion faris, kaj ĉi tio estas la rezulto (Ne ridu :$):
Antaŭ multaj jaroj, kiam la historio estis estanto, tiam vivis belega knabino en malriĉa urbeto.
Ŝi loĝis en la plej malgranda, malkomforta kaj malbela dometo ĉar sia familio ne multe da mono havis.
Ŝi estis treege bela, tro bela.
Pro ĉi tio ŝiaj gepatroj ne permesis ke ŝi hejme eliru.
Ili timis ke iu rabu al sia bela filino.
--------------
Tiel okazis ŝian vivon... Ĉiam sola, malamuze ŝi vivis. Sed... Kiam ŝi atingis 18 jarojn, tiam sian tutan vivon ŝanĝis:
La geavoj de ŝi estis tre malsanaj kaj ŝiaj gepatroj devis iri tie por flegi ilin.
- Du tagoj ni estos fore - Diris la paĉjo al sia filino - Zorgiĝu, ĉi tie vi havas la manĝaĵon. Pro neniel eliru - kaj, kun ĉi tiuj lastaj vortojn ili ekiris.
--------------
La tempon okazis... la gepatroj ne revenis.
Jam okazis 14 tagoj... kaj neniu novaĵo. Ŝi manĝis ĉiun sian manĝaĵon...
--------------
Finante:
Nu, la gepatroj de ŝi mortis dum la veturado, neniu scias bone la kielon.
Ankaŭ la geaboj mortis ĉar neniu flegis ilin.
Ŝi, la bela knabino devis eliri hejme kaj poste, kiam ŝi vidis la veran mondon okazis ke ŝi por manĝi oni prostituiĝis.
Post du jaroj ŝi estis mortigata de envianta virino, kiu ne toleris vidi iun pli bela ol si.
La FINO.
19.3.06
Muziko en Esperanto
Li diris al mi ke si enmetis en webjay iom da esperanta kulturo:
http://webjay.org/by/Fajro
Mi lastatempe estis aŭskultanta kaj mi malkovris ĉi tion: La esperanta muziko estas bonega!! :P
Ne ĉiuj, sed, multe de ili plaĉegas al mi.
Ekz: Ĉi tion.
Kion vi pensas pri la Esperanta Muziko?
Ĉu vi konas alian retpaĝon por elŝuti aŭ aŭskulti senpage esperantan muzikon? (eMule-e mi nenion trovis o.O)
Nu, ĝuu ĝin! :)
16.3.06
grava malsano¡¡
Mi unuafoje aŭdis pri tiu malsano lastan someron en la Hispana Kongreso en Alcalá de Henares. Okazis, ke venis juna virino el Belgio kaj iris tagmanĝi al restoracio kun aliaj kongresanoj, ni multe babilis tie. La junulino ne trovis panon kaj alparolis tre afable al kelnero ''Bonvolu, ĉu vi povus doni al ni panon'' La kelnero rigardis strange, sed iu tuj diris ''el pan'' (kiu signifas''la panon'') kaj la viro komprenis. Iu el la manĝantoj komentis, ke tion kaŭzas 'La sindromo de la renkontiĝo'
Sed tiu ne estis la nura kazo dum la kongreso. Ankaŭ sperta kaj fama esperantisto, poeto amanto de neologismoj suferis la afekcion. Li demandis esperante al la ĉiĉerorion kio gvidis nin tra la urbo. brrrr, li diris kiam li rimarkis.
Lastan kristnaskon, promenante en madrido kun du esperantistoj ( el Brazilo laj el Madrido) ni eniris vendejon kaj la brazilano aĉetis ion, la vendisto demandis...kaj li aŭtomate respondis ''jes''. Por la brazilano, la hispana kaj la esperanta okupis la saman lokon en la cerbon, tre ofta estas tio...
Sed mi ne tute rajtas kritiki ĉar mi men iam intermiksis la hispanan kaj esperanton, dirante 'Las portugalas tienen algo distinto' (La portugalinoj havas ion malsaman) Tio okazis post reveni el du-taga kongreso en Portugalio, do mi bezonis ankoraŭ tempo por renormaliĝi, kaj reveni al monotona rutino.
15.3.06
3.1415926535...
Mi serĉis pri ĝi en la Vikipedio, kaj inter multe da informo mi trovis ĉi tion:
Kiel memori la unuajn 31 decimalojn de PI?
Cxu vi jam parkere scias ĝin?
14.3.06
ITV per VLC aŭ aliaj
Kiel mi povas fari por vidi la internacian televidon per la VLC aŭ aliaj?
Nu, mi eksplikos al ĉiuj kiel tion oni povas fari per la VLC:
Unue: Oni devas havi instalita la VLC en sia komputilo. (Eniru ĉi tie por elŝuti ĝin se vi vindozon uzas || aŭ ĉi tie por aliaj operaciumoj)
Due: Elŝutu ĉi tion. Poste malkunpremu ĝin en loko kie vi ne forgesos.
Trie: Malfermu la VLCn kaj per ĝi vidu la dosieron.
La internacian televidon oni vidos en sia komputilo sen la neceso de eniri en la retpaĝo.
(La sama metodo funkcias en aliaj vidprogramoj, sed mi nur provis uzanta la VLC)
Ĝis!
Nova Blogo
Enua kiel ĉiam, mi diris:
"Hej, ĉu iu volas fari kun mi Esperantan komunan Blogon?"
Nu, finfine, ĉi tio estas la rezulto de nia enueco.
Ĝuu ĝin! :)

