16.3.06

grava malsano¡¡

Saluton, karaj legantoj, hodiaŭ mi sentas inspiron skribi, do, mi rakontos pri io kio okazas tre ofte al ĉiu esperantisto , tio havas strangajn sekvojn por nia menso kaj nia konduto. Ĝi temas simple pri La Sindromo de'l Renkontiĝo.
Mi unuafoje aŭdis pri tiu malsano lastan someron en la Hispana Kongreso en Alcalá de Henares. Okazis, ke venis juna virino el Belgio kaj iris tagmanĝi al restoracio kun aliaj kongresanoj, ni multe babilis tie. La junulino ne trovis panon kaj alparolis tre afable al kelnero ''Bonvolu, ĉu vi povus doni al ni panon'' La kelnero rigardis strange, sed iu tuj diris ''el pan'' (kiu signifas''la panon'') kaj la viro komprenis. Iu el la manĝantoj komentis, ke tion kaŭzas 'La sindromo de la renkontiĝo'
Sed tiu ne estis la nura kazo dum la kongreso. Anka
ŭ sperta kaj fama esperantisto, poeto amanto de neologismoj suferis la afekcion. Li demandis esperante al la ĉiĉerorion kio gvidis nin tra la urbo. brrrr, li diris kiam li rimarkis.
Lastan kristnaskon, promenante en madrido kun du esperantistoj ( el Brazilo laj el Madrido) ni eniris vendejon kaj la brazilano a
ĉetis ion, la vendisto demandis...kaj li aŭtomate respondis ''jes''. Por la brazilano, la hispana kaj la esperanta okupis la saman lokon en la cerbon, tre ofta estas tio...

Sed mi ne tute rajtas kritiki
ĉar mi men iam intermiksis la hispanan kaj esperanton, dirante 'Las portugalas tienen algo distinto' (La portugalinoj havas ion malsaman) Tio okazis post reveni el du-taga kongreso en Portugalio, do mi bezonis ankoraŭ tempo por renormaliĝi, kaj reveni al monotona rutino.


3 comments:

Anonymous said...

Hehe, mi memoras kiam la brazilano diris tion :) Estis amuza.

Sed tia malsano okazas ne nur en la esperanto, ankaux al mi okazis en la angla post unu monato en Kimrio.

Mi iris al vendejo kie virino kaj mi stumblis. "Sorry", mi diris senpensi, kaj mi ne scias kion sxi auxdis sed certe sxi ne komprenis la anglan cxar sxi min rigardis kvazaux mi estis dirinta grandan fivorton :S

Urs' said...

Karol, dankon pro la komento.
Mi ankaux memoras ' obrigado denove' kiu iu diris en 'porturanto'

Anonymous said...

Ofte.. ofte okazas al mi.. precipe kiam mi retbabilas samtempe en kelkaj fenestretoj (de diversaj tujmesagxiloj). do, lingvoj, kiujn mi uzas (eo, rusa, hispana, angla), intermiksigxas en la kapo kaj fojfoje forflugas io amuza. en vendejoj kaj kun amikoj ankaux okazas, kiam mi pensas en unu lingvo (ne nepr mia gepatra), sed devas alparoli alian lingvon