30.5.06

Venko

La solvo

La sinjoro eniris en la internacian konferencon.

Ĉiuj sciis ke li havis revolucian projekton, tiu projekto farus ke la esperanto finfine venku.

Kiam la vico estis de li, ĉiuj silentis.

Li komencis:

"¡Sinjoroj kaj sinjorinoj!

Hodiaŭ mi diris al la mondo tion, kion mi estis studanta dum la lastaj jaroj.

Tiu ne permesis ke mi dormu dum multe da tagoj...

Mi komencos:"


Tiam li silentis kaj serĉis en sia poŝo ion.

La silenteco en la loko estis absoluta, neniu parolis, nenion oni aŭdis.

Li daŭros legante la paperon trovita en sia poŝo:

"Plano por ke finfine la esperanto venku"

Iu levis sian manon (iu ke volis diri ion en la malĝusta momento)

La leganto vidis lin kaj diris: Diru!

Kiu levis sian manon diris: "Mi vere ne certas se ĉiuj pensas kiel mi, sed mi vere pensas ke la uzado de la vorto "finfine" por tiu frazo estas misa"

Kaj oni aŭskultis kiel multe da homoj komencis diskuti pri ĉu la vorto "finfine" en tiu frazo bonas aŭ ne.

La leganto diris laŭte: Silento, bonvolu, silento homoj!

Tiu sufiĉis por ke iu diru: "Sed, silento ne povas esti uzata tiel, ĝi devus esti uzata..."

Alia diskuto komencis.

Kiam ĝi finfinis, ĉiuj serĉis kun siaj okuloj kie estis la sinjoro kiu venis por diri la sekreton por venki... Li ne estis.

Dum la diskuto li tre koleris kaj foriris.


Neniam oni aŭskultis pri li.

Oni diras ke li trovis laboron en Usono helpante al la usonanoj por ke ilia lingvo superregu.

Mark

4 comments:

Marco Antonio said...

Inspirita de ĉi tio. ;)

Anonymous said...

Saluton Mark,

La instruo de via fabelo ŝajnas esti ke
Esperanto perdas subtenantojn pro senutilaj
disputoj pri gramatiko. Tamen mi riskos.

Via fabelo enhavas tre multajn gramatikajn
erarojn. Se vi estas komencanto, ne necesas
honti pri tio. Sed ŝajnas ke vi ne komprenas
la gravecon de gramatiko. Konsideru vian
lastan frazon:

"Oni diras ke li trovis laboron en Usono
helpante al ili por ke sia lingvo superregu."

Kiu lingvo superregu? Ĉu la lingvo de la
sinjoro, aŭ de la Usonanoj? Lia lingvo aŭ
ilia lingvo?

Oni ne povas efike komuniki sen sufiĉa scio
pri gramatiko.

Klivo

PS, vidu: "Si ne povas esti subjekto"
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/simplaj_frazoj.html

Marco Antonio said...

Sal´

Nu, jes, mi certe ne estas malnova esperantisto... (Ne komencanto, sed ankoraŭ mi ne bone regas la vorton "je" :S )

Pri la instruo de mia fabelo: Mi nur volis montri ion ke mi vidis en la Esperantio kaj ke vere ne plaĉis al mi.

Dnk´ por diri min pri miaj eraroj, mi pensas ke per ili oni lernas... Sed, multe da fojoj, ekzistas aferojn pli gravaj ol la gramatiko.

Se oni komprenas kaj se la gramatiko ne estas la afero por diskuti en tiu loko kaj momento, kial diskuti pri ĝi kaj forgesi la ĉefan aferon?

Estas bone avizi al la homoj se ili skribis malbone pro sia malkono... sed... ekzistas loko kaj momento por ĉio.


Mi ne koleras se oni avizas al mi pri miaj eraroj, sed ke tio ne aĝu la ĉefan konversacion :)

Urs' said...

Saluton Mark, mi malmultan tempon povas dedicxi nun al Esperanto, pro ekzamenoj, sed mi promesas denove alskribi ion kiam mi finos.

Mi trovis, ke la vizitoj al nia blogo subite kreskas, malgraux tio, ke gxi iom post iom sxajne malpopularigxis. La legantaro farigxas ankaux pli internacia. Kiu estas la kialo? Mi scivolemas.

Tre interesa, la rakonteto, sed kun via permeso mi korektas du frazojn:

La sinjoro eniris en la internaciaN konferencoN.

Hodiaŭ mi diris al la mondo tion, kioN mi estis studanta dum la lastaj jaroj

Ne cxagrenigxu pro tio :D