16.8.06

Guglu !

Ĉiuj jam devas scii ke iuj anglaj vortaroj jam akceptis la vorton Google kiel verbo. Ŝajnas ke en la angla estas normale diri:
"Ne zorgu, nokte mi guglos kaj mi poste diros vin se tio veras aŭ ne."
"Fekaĵo!, guglante hieraŭ mi ne trovis kiel diri putinido en esperanto."
"Hej, stultulo, guglu antaŭ paroli! Fek'... damnaj hodiaŭaj junuloj..."
Ne gravas kiun serĉilon vi uzas... La verbo Gugli funkcias por ĉiuj la serĉiloj:
"Jes, hieraŭ mi guglis ĉe Jahuu, sed mi nenion trovis."
"Ĉu ankoraŭ vi guglas ĉe gugel? Tio estas por stultuloj, bonvolu uzu la serĉilon de msn!"
Ankaŭ ĝi funkcias por aliaj aferoj:
"Panjo, ĉu vi vidis mian bluan plumon? - Respondo: Ĉu vi jam guglis ĝin ĉe via poŝo?"
"Guglu la monerojn, ili devas esti ie !"
Ĉu vi jam guglas?

Noto: ankoraŭ mi ne povas bonregi esperante la ironiojn kaj la serĉojn.

Mark

1 comment:

Animdeziro said...

"Noto: ankoraŭ mi ne povas bonregi esperante la ironiojn kaj la serĉojn."

"Serĉojn" aux "Sxercojn"? haha!

Ne guglu tiom!, vi gugle igxos tro gugla. Glugleme guglu nur kion guglindas. Tiel vi ne guglos tiom.

Guglumojn!