26.8.06

La homo kiu sole konstruas katedralon















Justo Gallego \Ĥusto Gaĵego\ estas 80aĝa viro, kiu konstruas sola tiun grandan monumenton en la municipo Mejorada del Campo, proksime al Madrido (Hispanio) Kiam Justo estis 27 jaraĝa, li sentis la alvokon de monaĥa vivo, kiun li tuj estis devigata forlasi pro sia tuberkulozo. Justo komencis konstrui antaux 40 jaroj sur terenoj hereditaj disde siaj gepatroj, kaj malhavante konstruo-permeson. Li neniam studis arkitekturon aŭ masonadon kaj uzas recikligitajn materialojn , kiujn oni donacas al li. Li ricevis nur iom da helpo de siaj nepoj kaj devis kelkfoje pagi al fakuloj. La kupolo estas 40 metrojn alta.

Legu pli en Vikipedio (bedauxrinde, ne en esperanto)

3 comments:

Marco Antonio said...

Nune eblas legi pri tio en la esperanta vikipedio, dnk' al vi :)

/wiki/Justo_Gallego_Martínez/

Biciclante said...

Ĉu estas /Gaĵego/?, aǔ ĉu estas /Gajego/?.

Urs' said...

'Gallego' signifas Galego en la hispana, kaj la elparolo estas proksima al 'gajxego' aux 'gagxego' laux esperantaj literoj, sed ne al 'gajego'